21.7.12

La malnova kaj la nova!

La Lingvo Commisioner de Irlando, Seán Ó Cuirreáin, alparolis la kunveno de la 9a Eŭropa esperanto Konferenco - Okazigita Irlando (Galivo) en julio 2012. Lia diskuto estas bonega elmontri de la historio, kondiĉo kaj estonteco de la plej malnova vivanta Norda Eŭropa lingvo en la plej nova langiage de Eŭropo.



Gesinjoroj,
Estas por mi granda honoro kaj privilegio esti invitita paroli en via konferenco ĉi-tie en Galivo. Mi dankas la organizantojn de la konferenco kaj precipe al mia amiko, d-ro Seán Ó Riain, pro la invito paroli al vi hodiaŭ.

Mi ŝatus aldoni miajn bonvenigajn vortojn al la bonveno kiun la internaciaj vizitantoj al Irlando jam ricevis al Galivo. Mi esperas ke vi profitos el via tempo kun ni kaj ke vi ĝuos ĝin.

Mi ne dubas pri la noblaj valoroj de la esperanto-movado, kiel deklaritaj en la Manifesto de  Prago - la apogo por demokratia komunikado, tutmonda eduko, efika instruado de lingvoj, lingvaj rajtoj kaj liberecoj de la individuo . Mi scias ke antaŭ 125 jaroj naskiĝis Esperanto kaj ke ĝiaj parolantoj nun troviĝas en 115 landoj tutmonde.  Okazis vere granda progreso ekde la unua universala kongreso Esperanto en Francujo en 1905.

Estas plezuro por mi kiel Komisiito pri Lingvoj havi la okazon priskribi al vi la situacion de lingvoj en ĉi tiu lando kaj informi min pri miaj taskoj.

Mi unue diru ke Irlando estas multlingva lando.  Oni parolas multajn lingvojn ĉi-tie. Fakte, enketo realigita de unu el la universitatoj de ĉi tiu lando antaŭ kelkaj jaroj montris ke la nombro de lingvoj parolataj ĉi-tie nuntempe estas 167 entute.  Sed mi devas klarigi ke nur du el tiuj lingvoj havas la statuson de oficialaj lingvoj, la irlanda kaj la angla.

La Konstitucio de Irlando agnoskas ke la irlanda estas la ĉefa oficiala lingvo ĉar ĝi estas la nacia lingvo. Nacia lingvo en la senco ke ĝi estas la historie parolata ĉi-tie dum pli ol du mil jaroj. Kaj ĝi ankoraŭ vivas kiel komunuma lingvo en certaj limigita areoj, en la okcidenta marbordo plejparte. Tiu lingvo estis transdonita de generacio al generacio en tiuj areoj, seninterrompe, kaj nia granda defio estas protekti, konservi kaj antaŭenigi ĝin kiel vivantan lingvon.

La plej granda kaj plej forta irlanda-lingva komunumo en la tuta Irlando estas la Gaeltacht-a areo tuj apud via kongreso en Galivo – la areo de Conamara. Mi ŝatus inviti kiom eble plej multaj el vi viziti nin en tiu Gaeltacht–a areo dum vi estos inter ni tie por akiri pli grandan komprenon de nia nacia lingvo. Ĝi estas la plej malnova skribita lingvo en Norda Eŭropo kiu pluvivas kiel vivanta komunuma lingvo.

Sed, kompreneble, ankaŭ la angla havas oficialan statuson ĉi-tie kaj tio estas la lingvo plej uzata en preskaŭ ĉiuj aspektoj de la nacia vivo. En la malfrua 12a jarcento la angla venis al tiu lando unuafoje dum la normanda invado kaj ekde tiam ĝi pli kaj pli fortiĝis. Estas dum la 16a kaj 17a jarcentoj ke komencis la plej influaj okazaĵoj en la malkresko de la lingvo kiam kolapsis la potenca irlanda socio kaj la angla povo estis estis solidigita en Irlando.

Fine de la 18a jarcento, duono de la loĝantaro estis unulingvae irlandlingva, kaj la plimulto el ili estis kamparaj malriĉuloj. La Granda Malsato de 1846-9, kaj la elmigrado kiu sekvis ĝin, grandparte detruis tiun komunumon. Fine de la 19ª jarcento, nur unu elcento de la loĝantaro  estas unulingva. Tiel estis kiam oni starigis sendependa irlanda ŝtato. Kaj la konservado kaj promocio de la lingvo estas parto de la ŝtata politiko ekde tiam. Sed la vero estis tiam, kaj ankoraŭ nun estas, ke la angla lingvo dominas en preskaŭ ĉiuj aspektoj de la nacia vivo, kaj ke ĝi ankoraŭ estas la lingvo parolata de la granda plimulto de la ĝenerala publiko.

Ni estas fieraj, tamen, ke ankoraŭ grava elcento de la loĝantaro konas la irlandan. En la lasta censo eldonita pli frue ĉijare, montriĝis ke 1,77 milionoj, super 41% de la loĝantaro diris ke ili konas la irlandan. La statistiko inkludas ampleksan gamon de kapabloj, de homoj kiuj konas nur etan pecon de la lingvo al denaskaj fluaj parolantoj.

Tamen, ŝajnas al mi ke tiu figuro montras la altan nivelon de apogo kaj respekto de la ĝenerala publiko por la lingvo, kaj ke multaj el ili deziris esti inkluditaj inter la irlandeparolantoj.
Krome, ni scias ke alia granda parto de la publiko volas ke la lingvon travivu eĉ se ili mem ne parolas ĝin. Aliaj profesia enketo antaŭ kelkaj jaroj montris ke 93% de la landa loĝantaro apogis la konservadon aŭ antaŭenigon de la irlanda: malpli ol 7% tute kontraŭis ĝin.
Kiel mi diris, ekde la starigo de la ŝtato tie antaŭ 90 jaroj la renaskiĝo de la irlanda estis ĉiam agnoskita kiel grava principo fare de ĉiu registaro. La leciono de historio estas ke iuj skemoj pli bone sukcesis ol aliaj.

Inter la avantaĝoj kaj ŝancoj oficialaj kiujn havas la lingvo estas agnosko kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, agnosko en la nacia konstitucio kiel nacia kaj ĉefa oficiala lingvo, la ebleco esti uzata en la Domoj de la Oireachtas (parlamento) kaj en ĉiuj kortumoj en la lando.

Apogas ĝin lingva leĝo kiu devigas ĉiun de 650 ŝtataj institucioj havigi servojn en la irlanda, kaj sendependa oficejo por certigi respekton kun la dispozicioj de tiu leĝo. La parlamento akceptis dudekojn da leĝoj kiuj agnoskas la lingvon en planado, edukado, disaŭdiĝo, la Gaeltacht, ktp. 

Estas la devo de ĉiu studento studi la lingvon dum ĉ. 1, 500 horoj dum la dek tri jaroj kiam ili frekventas lernejon – de la aĝo de kvin al dek ok jaroj, kaj estas ŝtata subteno por tria nivela edukado per la irlanda en multaj universitatoj, ankaŭ ekster Irlando. 

Estas, kompreneble, registaro ministro kiu respondecas por la lingvo, nacia radiostacio kiu elsendas irlande tra la tuta lando kaj interrete tra la mondo, televida stacio kiu elsendas gravan parton de siaj ĉiutagaj programoj irlande, kun teatraĵoj, distraĵo, novaĵoj, sporto kaj aliaj.

Estas du semajnaj gazetoj en la irlanda kaj revuoj kaj aliaj eldonaĵoj.

Estas ŝtata institucio kies celo estas la promocio de la lingvo tra la tuta insulo de Irlando, kaj organizaĵo por evoluigi la Gaeltacht.  Oni planas novan sistemon de lingvoplanado por la Gaeltacht sub la proponita nova leĝo kiu estas nun akceptota en la parlamento.

Ene de la eduka sistemo la ŝtato agnoskas kaj subtenas Gaelscoileanna, lernejoj kiuj faras sian tutan instruadon per la irlanda, estas apogaj skemoj por la promocio de literaturo, dramo kaj aliaj artoj en la irlanda kaj, kompreneble, ekzistas organizaĵoj, komitatoj kaj konsiloj de ĉiuj specoj kiuj ekzamenas la lingvan situacion por disvolvi manierojn por antaŭenigi ĝin.

Estas malmultaj oficialaj ŝtataj honoroj kaj agnoskoj kiujn la lingvo ne ricevis, en ĉi-tiu maniero aŭ alimaniere tra la jaroj, sed la efikeco de ili estas tute alia demando.

Tamen, la lingvo estas sub premo kaj en danĝero. Verŝajne ĝi neniam estis tiom vundeblaj kiel nun en la Gaeltacht.   La junuloj de la Gaeltacht estas sub ĉiama kaj senĉesa kultura premo de la inernaciaj anglalingvaj amaskomunikiloj - la mondo de muziko, distraĵo, modo kaj filmo.

Mi ne dubas pri tio ke estus granda skandalo lasi la lingvon morti nun. La perdo de kultura kaj  folklora riĉeco estus grandeza, kaj ni estus pli malriĉaj kiel nacio kaj kiel komunumo rezulte de tio. La lingvo estas parto de nia heredaĵo kaj neniu sendependa nacio libervole forlasis tian  centre gravan aspekton de sia heredaĵo.

La lingvo postvivis tra jaroj malmolaj kaj mornaj - pasis sen interrompo de generacio al generacio - kaj estus malbone eĉ imagi ke oni povus fine rompi tian ĉenon de nia historio. Nun facile rompiĝus la lingva ligo kiu etendiĝas tiom longe en la antikveco, sed tragikaj estus la sekvoj de tia disfalo.

Ne sole la irlanda lingvo estas en danĝero, kompreneble, kaj lingvaj spertuloj kalkulas ke povas esti ke 90% de la lingvoj de la mondo estas en danĝero de formorto. Oni taksas ke ekzistas ĉirkaŭ 6.700 lingvoj sur la tera surfaco sed tiu numero povus esti reduktita al 700 ene de 100 jaroj. Ĉi tio signifas ke perdiĝas pli ol unu lingvo ĉiun semajnon, semajnon post semajno, dum 100 jaroj.

Iuj fakuloj kredas ke pli verŝajne la irlanda estas unu el la lingvoj kiuj travivos super la sojlon de la venonta jarcento. Oni mencias du gravajn mezurilojn: la apogo de sendependa ŝtato kaj multnombra komunumo de parolantoj.

Nia lingvo ankoraŭ havas ambaŭ, kaj, kvankam ne estas iu konsolo al ni la nombro de lingvoj en danĝero esti perditaj, kaj ni ne devus supozi, ke ni mem jam gajnis la militon, ni povas almenaŭ esperi ke ni ankoraŭ ne fiaskis. Kaj estas lumoeto de espero ke ni povas deklari ke ankoraŭ ne naskiĝis la lasta denaska parolanto de la irlanda. La defio estas certigi ke sufiĉos la denaskuloj  kaj ke estos sufiĉe multaj homretoj naciskale de homoj kiuj elektos la irlandan kiel komunan lingvon de komunikado.

La irlanddevena lingvisto d-ro James McCloskey, kiu laboras en la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, verkis pri lingva morto. Li diras la sekvan en sia verko  - Glórtha in Éag - Silentigitaj Voĉoj:

"Ĉiu lingvo kiu kapitulacias al la hodiaŭaj premoj ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj,  kaj fordonas sian animon, alportas kun si al la tombo sian  vastan repertuaron,  scion kaj folkloron – la tutan  penadon de  komunumo dum multaj jarcentoj lukti kun la  malfacilaĵoj kaj misteroj de la vivo.”

Naŭdek elcento de la riĉeco de scio, opinio kaj kompreno estas perdota. La abolicio de la riĉeco de scio, memoraĵoj, humuro kaj civilizaj atingoj estas granda perdo por la tuta homaro. La restanta mentaleco kaj sintenoj estas malĝoja kaj mallarĝa. "

Doktoro McCloskey ankaŭ diras la sekvan:
"Nenio estas pli facila ol transdoni  lingvon de generacio al alia generacio se vi estas denaska parolanto kaj se la junuloj pretas akcepti ĝin de vi. Estas ankaŭ vere ke nenio estas pli facila ol rompi la paroladon kiu nodas unu generacionio al la sekva. Sed kiam tiu nodo estas rompita,  nenio estas pli malfacila poste ol revivigi la lingvon. Ofte oni komprenas tion tro malfrue. "Kun tiu sola rompo en la transdono intergeneracia, la lingvo kaj ĉiuj kiu iras kun ĝi, iĝas marŝanta fantomo.”

Mi kredas ke ni ĉiuj havas ŝancon, kaj tial ankaŭ devon, certigi ke ĉi-tio ne okazos.

Oni akceptas  ke la irlanda nur transvivas kiel kiel lingvo kiun la komunumo en la Gaeltacht elektos daŭre uzi se la lingvo havos statuson kaj oni uzos ĝin en ĉiu aspekto de vivo de la lando, en la domoj de la parlamento, la justico, la ĉiutaga laboro de la publika servo, entreprenoj, religio kaj sporto, ekzemple.
Kaj ĝi ne transvivos en tiuj areoj de la vivo se ne estos Gaeltacht-a komunumo en kiu ĝi estos  vivanta lingvo de komunumo. Tiuj du aspektoj estas interplektitaj kaj estas tute dependaj unu  de la alia.
Mi kredas ke kvar aferoj necesas por la disvolviĝo de la lingvo:

• Doni lingvan kapablon al la ĝenerala publiko, tra la eduka sistemo por la tuta lando kaj  denaske por la Gaeltacht;
• Havigi ŝancojn uzi la lingvon, inclusive en publika administrado;
• Gvidanteco kaj bonaj ekzemploj de uzo de la lingvo;
• Kaj por protekti la irlandan lingvon kiel komunuma lingvo en la Gaeltacht.

Je tempo, bedaŭrinde, kiam nia ekonomia suvereneco ne plu certas, estus vere domaĝe ne eluzi la ŝancon por sekurigi nian identecon kaj nian kulturan kaj lingvan suverenecon.

Ni havas unuflanke la avantaĝon, kaj samtempe la malavantaĝon, vivi ŝultron al ŝultro kun unu el la plej progresemaj lingvo kaj fortaj lingvoj kiu iam ajn ekzistis, en tempo kiam tiu procezo nomata tutmondiĝo premas lingvojn flanken kaj subfosadas ilin. La defio por ni ĉiam estas certigi ke kreiĝu kaj daŭriĝu spaco kaj loko por nia nacia lingvo en la moderna vivo.

Kiel Komisiito pri Lingvoj, oni povas diri ke mi havas aron de specifaj taskoj - provizi servon mediicistan (ombudsmanan) por la publiko por pritrakti plendojn de la popolo pri problemoj uzi ŝtatajn servojn en la irlanda lingvo; agadi kiel plenuma oficejo por certigi ke la ŝtataj organizaĵoj  respektos iliajn devojn al la irlanda lingvo kaj, fine, por konsili la publikon pri siaj lingvaj rajtoj  kaj la ŝtatajn organizaĵojn pri siaj lingvaj devoj.

Leĝo oni donis al mi la aŭtoritaton kaj povon fari tiun laboron kaj mi devas sendepende plenumi miajn devojn. Ni faras la la plimulton de la laboro per kunlaboro kaj partnereco, kaj tio bonas.

Ni ankaŭ havas bonajn rilatojn kun lingvaj komisiitoj en aliaj jurisdikcioj, en Kanado, Kimrio kaj en Kosovo, kie ni nun agas senpage dum la la pasinta jaro por helpi OSKE, la Organizaĵon por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kaj la registaron de Kosovo por reogranizi la strukturon kaj funkciadon de la oficejo de la komisiito pri lingvo tie. Kosovo estas ŝtato kiu reorganizas aŭ rehabilitadis sin post la konflikto en kiu mortis pli ol 11.000. Mankas ankoraŭ 3,000 homoj. Ĉ. 90% de la popolo de 1,7 milionoj da homoj tie estas islamanoj. La albana kaj la serba estas la plej ofte parolataj lingvoj tie, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj regionaj lingvoj. Proksimume 90% de la loĝantaro parolas albane kaj proksimume 7% serbe. Tiuj du lingvoj havas oficialan statuson en la konstitucio, kiu permesas agnoskon kiel oficialaj lingvoj al aliaj lingvoj se estas certa denseco de parolantoj en specifaj komunumoj.

La parlamento akceptis lingvan leĝon (LEĜO PRI LA UZADO DE LINGVOJ) en julio 2006. Rezulte, oni starigis la Kosovan Komisionon pri Lingvoj sed pro kompleksaj kialoj la sistemo ne funkciis kiel ĝi devus.  Cele al plibonigo, OSKE petis nin fari serion da intensaj atelieroj kun la taŭgaj personoj el Kosovo kaj el OSKE mem por identigi kaj funkciigi novajn strukturojn.

Poste la Oficejo de la Ĉefministro en Pristino petis nin fariĝi parto de internacia laborgrupo kiu konsilas ilin por helpi ilin redakcii la leĝdonajn amendojn kaj aliajn aranĝojn necesajn por taŭge funkciigi la lingvan leĝarom kaj la novan oficejon de komisiito pri lingvoj. Mi ĝojas konstati la  grandan sukceson de tiu iniciato. La devoj, funkcioj kaj strukturoj de la nova komisiito tie tre similas al miaj taskoj kaj ni promesis daŭran kunlaboradon al la oficejo per la Oficejo de la Ĉefministro en Pristino. Kiel parto de tiu kunlaboro, mi informis la Oficejon de la Ĉefministro ke ni invitos la novan komisiiton pri lingvoj al Irlando kiam ili enoficigos tiun homon.

Oni agnoskas en Kosovo ke necesas lingvaj rajtoj kiel parto de la tagordo por promocii repacigon tie denove, post sanga konflikto. Mi estas kontenta ke ni povis kunlabori kun ili en tiu laboro.

Kaj iamaniere, tio revenigas min al la komenco de mia prelego kaj al viaj noblaj celoj en la Esperanto-movado pri apogo por demokratia komunikado, lingvaj rajtoj kaj homaj liberecoj.

Min interesis vidi ke Esperanto-Asocio de Irlando tradukis ekzemplojn de la irlanda literaturo al Esperanto, elĉerpaĵoj de Mia Nigra Azeneto de Pádraig Ó Conaire (paadrig oo con-ere), de La Tero de la Tombejo de Máirtín Ó Cadhain (maartiin oo kain), de la verkoj de Peig Sayers (peg seers) kaj Muiris Ó Súilleabháin (muir-iŝ oo suul’-e-vaan’). Mi elkore gratulas vin pro tiu laboro kaj estas bone prezenti la literaturajn trezorojn de la irlanda lingvo - literaturo kiu aĝas milojn da jaroj – al novaj legantoj en nova lingvo.

Mi komprenas, kompreneble, ke promocii Esperanton kiel lingvon estas via tasko kaj la plej  interesa parto de ĉi-tiu konferenco por vi.  Tamen, ĉar vi nun estas ĉi tie en Irlando kun ni, mi pensis ke estus oportune komprenigi al vi la nunan staton de la lingvoj parolataj ĉi-tie. Mi tre dankas vin ke vi pacience aŭskultis min. Kaj mi esperas ke vi ĝuos kaj profitos multe el via restado por la kongreso.

Denove mi memorigas vin ke ni varme bonvenigas iun ajn el vi kiu ŝatus viziti nin en la Gaeltacht, Conamara, kie la irlanda estas parolata dum 2.000 jaroj kaj kie ĝi ankoraŭ postvivas kiel vivanta komunumo lingvo.

Mi deziras grandan sukceson al via kongreso, kaj dankon denove.

No comments:

Post a Comment